Go to content
Allsprachendienst Esperanto GmbH
Tradukoj al ĉiuj lingvoj - filmproduktado - safaroj al Tanzanio
Sidejo: Freiestrasse 24a, 8610 Uster
Tel.: + 41 44 251 50 25; Fakso: +41 44 261 04 79
Retpoŝto: offerten@allsprachendienst.ch
Skip menu

Programo

Servoj > Tanzania Esperanto-Safaro
7a de junio:
Alveno en la internacia flughaveno en Daresalamo, veturado al la ĉestranda hotelo en Daresalamo kaj vespera renkontiĝo kun lokaj esperantistoj. Tranokto en Daresalamo
 
8a de junio:
Post matenmanĝo veturado al Nacia Parko Saadani, la ununura Nacia Parko en la mondo kie ĝangalo renkontiĝas kun la maro. Posttagmeze safaro en la parko. Tranokto en la parko
 
9a de junio:
Matene Safario en la Saadani-Parko – posttagmeze ŝipveturado sur Ŭami-Rivero. Tranokto en la parko
 
10a de junio:
Veturado al Arusho. Vespermanĝo kune kun lokaj Esperantistoj el Aruŝo. Tranokto en Aruŝo
 
11a de junio:
Veturo de Aruŝo al Tarangire frue matene, Trangire Nacia parko kaj poste vizito de Massai-vilaĝo survoje al Karatu. Tranokto en Karatu, Arusha
 
12a de junio:
Veturado al Ngorogo kratero kaj safario en la kratero, poste veturado al Soronera
 
13a de junio:
Veturado tra Serengeto, Tranokto en Serengeto en Ikoma aŭ Mugumu
 
14a de junio:
Veturado Mugumo tra Serengeto ĝis Bunda, vizito de radio Mazingira, renkontiĝo kun la loka Esperanto-klubo, Tranokto en hotelo en Bunda
 
15a de junio:
Vizito de la Esperanto-Mezlernejo en Marambeka, vizito de domo de Nyerere, tranokto en hotelo en Bunda
 
16a de junio:
Veturado al Mŭanzo, vizitado de la urbo Mŭanzo, tranokto en hotelo en Mŭanzo
 
17a ĝis 19a de junio:
Landa Kongreso de Esperanto en Tanzanio, tranokto en hotelo en Mŭanzo
 
20a de junio:
Flugo de Mŭanzo al Daresalamo, rondveturado en la urbo Daresalamo, tranokto en hotelo Kijiji Beach* en Daresalamo
 
21a de junio:
Reveturado al hejma lando
 
Kostoj po EUR 3900 po unu persono en 2-lita ĉambro, aldono de EUR 550 en unulita ĉambro

Aldone eblo, vojaĝo al Zanzibaro:

21a de junio:
Pramŝipo de Mŭanzo al Zanzibaro, tritaga restado en Zanzibaro kun delefeno safario kaj naĝado kun testudoj

24a de junio:
Veturado per pramŝipo de Zanzibaro al Daressalamo, rondveturado en la urbo Daresalamo, tranokto en stranda hotelo en Daresalamo

25a de junio:
Reveturado al hejma lando

Kostoj po EUR 980 po unu persono en 2-lita ĉambro, aldono de EUR 180 en unulita ĉambro

Kostoj por aldonaj noktoj en Daresalamo po EUR 60 por ĉiu persono

La pakaĵo inkluzivas ĉiujn kostojn kiel tranoktoj, manĝojn, eniroj al Naciaj Parkoj, transporto al flughaveno, veturado, flugo de Mŭanzo al Daresalamo ktp. Ne inkluzivas trinkmono por ĉoforoj kaj gvidantoj kaj eventualaj aldonaj trinkaĵoj kiel alkoholaĵoj.
Unika vojaĝo por la monda konscio
 
Ĉi tiu unua Tanzania-Esperanto-Safaro ne estas nur simpla turisma ekskurso, sed unika ebleco sperti la magion de Afriko en tute familia etoso kune kun samideanoj el la tuta mondo. For de la amasloĝejoj, ni kune malkovros la fascinan biodiversecon de Tanzanio – de la majestaj elefantoj en Tarangire ĝis la mirinda renkontiĝo de ĝangalo kaj oceano en Saadani. Vi havos la okazon profunde konatiĝi kun la loka kulturo, la saĝeco de la Masajoj kaj la legenda gastamo de la tanzania popolo.
 
Via partopreno havas profundan sencon: vi rekte subtenas la junan kaj viglan Esperanto-movadon en Tanzanio kaj helpas certigi la estontecon de la Esperanto-mezlernejo en Marambeka. Tie, kie 926 studentoj lernas nian lingvon, via vizito fariĝas vivanta ponto al la mondo. Aliĝu al ni por ĉi tiu neforgesebla sperto de pejzaĝoj, faŭno kaj floro, kaj helpu nin konstrui la fundamenton por unuigita homaro en la koro de Afriko!
Back to content